Iri al la ĉefa enhavo
Investigare sermonem (Proverboj 25:2)
EIE / Institucia profilo

La Instituto.

Nia profilo

Scienca instanco kun propra aliro.

Esplora Instituto de Esperantologio (EIE) estas transnacia feria altlernejo, kies laboro dediĉiĝas al la studado de esperantologio kaj interlingvistiko. Ĝi estas ideala societo (ideell förening), laŭ la sveda juro.

La Instituto celas kunigi esploradon, akademian instruadon kaj dokumentan laboron en altvalora institucia kadro. Ĝia agado emfazas metodan rigoron, transnacian kunlaboron kaj malferman diskonigon de kulturo.

Instituciaj fundamentoj

Niaj principoj.

Akademia etiko

Klare formulitaj esploraj demandoj kaj publike kontroleblaj rezultoj.

Transnacieco

Kunlaboroj trans geografiaj kaj lingvaj limoj en la studo de la sciencoj ligitaj al esperanto.

Tradicio

Esploraj demandoj kaj instruaj metodoj hereditaj el la raŭmisma pensoskolo.

Institucia aparteno

Membro de la konsorcio de la Esperanta Civito.

Esplora Instituto de Esperantologio estas paktinta establo de la Esperanta Civito ekde 2025. Ĝi kunlaboras kun la aliaj paktintaj establoj en la kampoj de esplorado, instruado kaj kultura dokumentado. EIE naskiĝis fakte kiel aŭtonomiĝinta branĉo de Kultura Centro Esperantista (KCE), svisa establo de la sama konsorcio.

Vizitu esperantio.net
Blazono de EIE kadre de la Esperanta Civito
Organizo kaj administrado

Akademia regado.

Rektoro ↗

Institucia gvidado kaj ĝenerala akademia strategio.

Docenta Kolegio ↗

Kolegia kunordigo de instruado, esploraj planoj kaj kvalito.

Administra Komitato ↗

Administrado kaj organiza kunordigo de la Instituto.

Regularo ↗

La oficialaj dokumentoj kaj nomumoj estos publikigitaj post konfirmo.

Esperantologio kreskas per kunlaboro.

Kontaktu la Instituton